Ĉinio respondis al intertraktado inter nordkorea oficialulo kaj usona eksoficialulo

(GMT+08:00) 2017-05-10 11:05:19     Redaktoro:Li Lu

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris marde, ke Ĉinio rimarkis la raporton pri intertraktado inter nordkorea oficialulo kaj usona eksoficialulo en Norvegio, kaj ĝi ĉiam staras por paca solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj konsiliĝo.

Tiutage en gazetara konferenco, ĵurnalisto demandis, kio estas la celo de ilia intertraktado, kaj kian rolon Ĉinio kaj Norvegio ludis por antaŭenpuŝi la intertraktadon?

Geng diris, ke Ĉinio rimarkis la koncernan raporton, kaj Ĉinio ĉiam staras por paca solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin