Novaĵoj (Majo 10)

(GMT+08:00) 2017-05-10 17:49:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Enoficiĝis nove elektita sud-korea prezidento Moon Jae-in; Trump faros decidon pri Pariza interkonsento post pintkunveno de G7. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La sud-korea Nacia Elekt-Komisiono okazigis plenan kunvenon je la 8a horo merkrede matene, konfirmante, ke Moon Jae-in estas elektita kiel nova prezidento de la lando. Moon tuj komencis sian oficperiodon kiel prezidento.

Laŭ plej freŝaj statistikoj, Moon gajnis 41,08% da voĉoj, je 17,05 procentpunktoj pli multe ol Hong Joon-pyo, kandidato el la Liber-Korea Partio, kiu okupis la duan lokon.

Al Sud-Koreio mankis prezidento, ĉar la antaŭa prezidento Park Geun-hye estis eksigita pro la akuzo pri korupto. Tial Moon enoficiĝis tuj post la elektiĝo.

La novaĵ-agentejo Yonhap raportis, ke post la enoficiĝo Moon telefone konversaciis kun Lee Sun-jin, ĉefstabestro de la sud-korea armeo. Li aŭskultis raporton pri tendenco de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj la traktado de la sud-korea armeo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede gratulis Moon Jae-in pro lia elektiĝo kiel sud-korea prezidento.

En gratula mesaĝo Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas gravaj najbaroj. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 25 jaroj, duflankaj rilatoj spertis profundan disvolviĝon sur ĉiuj niveloj danke al la komuna klopodo de la du flankoj.

Li diris, ke duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris rimarkindajn rezultojn, kio alportis konkretajn profitojn por la du popoloj kaj pozitive kontribuis al regionaj paco kaj evoluado. Li akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Sud-Koreio kaj volas labori kun Sud-Koreio por komune defendi la malfacile akiritajn atingojn en duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke surbaze de reciproka kompreno kaj reciproka respekto, Ĉinio klopodos por firmigi politikan reciprokan konfidon, konvene trakti malkonsentojn kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kaj akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj, kaj li volas labori kun Moon por certigi la disvolvadon de ĉina-sudkoreaj ligoj kaj pli bone profitigi la du landojn kaj popolojn.

Ĉina sendito marde vokis la Unuiĝintajn Naciojn kaj la Eŭropan Union fortigi kunlaboron kaj fari pozitivajn kaj pli grandajn kontribuojn por la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en la kunveno de la Sekureca Konsilio pri kunlaboro inter la UN kaj la regiona organizo. Liu rimarkigis, ke antitutmondiĝa kaj konservativa pensado leviĝas, kaj ĉiuj partioj devas kune defendi la internacian ordon kun la UN kiel la centro, kaj plifortigi la statuson de la UN en internaciaj aferoj.

Tiutage en gazetara konferenco, ĵurnalisto demandis, kio estas la celo de ilia intertraktado, kaj kian rolon Ĉinio kaj Norvegio ludis por antaŭenpuŝi la intertraktadon? Geng diris, ke Ĉinio rimarkis la koncernan raporton, kaj Ĉinio ĉiam staras por paca solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj konsiliĝo.

La Blanka Domo diris marde, ke usona prezidento Donald Trump ne faros anoncon pri tio, ĉu Usono sin retiros el la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo, antaŭ sia ĉeesto al la Pintkunveno de la Grupo 7 inter la 26a kaj 27a de majo en Italio.

Proparolanto de la Blanka Domo Sean Spicer diris al raportistoj en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la prezidento longtempe kunvenis kun sia teamo pri ĉi tiu afero.

Trump origine planis marde kunsidi kun ŝtatsekretario Rex Tillerson, direktoro de la mediprotekta administracio Scott Pruitt, sia filino Ivanka Trump kaj aliaj por diskuti pri la interkonsento, sed la kunveno estis prokrastita.

Responde al la demando, ĉu nuligo de la kunveno estas signo, ke Trump hezitas pri la interkonsento, Spicer diris, "Ne, mi pensas, ke estas simpla signo, ke la prezidento volas renkontiĝi plu kun sia teamo ... kaj faros decidon, kio estas la plej granda intereso de Usono."

La Blanka Domo diris marde en deklaro, ke usona prezidento Donald Trump maldungis James Comey, direktoron de la Federacia Buroo de Enketo.

La deklaro diris, ke tiutage, prezidento Trump informis direktoron de la Federacia Buroo de Enketo James Comey, ke li estas maldungita kaj eksigita el la posteno. Ĝi aldonis, ke prezidento Trump faris la decidon surbaze de la klaraj rekomendoj de vicĉefprokuroro Rod Rosenstein kaj ĉefprokuroro Jeff Sessions.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas anoncis marde, ke li volas renkonti israelan ĉefministron Benjamin Netanjahu sub la sponsorado de Usono por paco.

Abbas faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun sia germana paralelulo Frank-Walter Steinmeier en la urbo Ramallah en Cisjordanio.

Abbas diris al raportistoj, ke li reasertis al usona prezidento Donald Trump dum ilia lastsemajna renkontiĝo en Vaŝingtono sian pretecon kunlabori kaj renkontiĝi kun Netanjahu sub la sponsorado de Trump por paco.

La palestina prezidento diris ankaŭ, ke li esprimis al prezidento Trump ilian sindevontigon al komuna laboro en la kadro de plena partnereco por batali terorismon kaj extremismon en la regiono kaj en la mondo.

Proparolanto de la UN diris, ke la Misio de la UN en la Centr-Afrika Respubliko marde forte kondamnis la atakon kontraŭ ĝiaj veturiloj lunde nokte.

Proparolanto de la UN Stephane Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke komencaj informoj indikis, ke estis mortigita kamboĝa packonservanto kaj vunditaj ok aliaj, inkluzive de unu kamboĝano kaj sep marokanoj.

Li diris, ke krome, mortis ankaŭ tri aliaj packonservantoj, kiuj estis komence raportitaj malaperintaj, kaj unu alia packonservanto restas malaperinta. Li aldonis, ke la Misio de la UN sendis blukaskulojn sekurigi la lokon kaj serĉi la malaperinton. La vunditoj estis evakuitaj kaj ricevas medicinan prizorgon. Nun la misio havas striktan kunordigon kun oficialuloj de la Centr-Afrika Respubliko por certigi, ke la krimintoj estos arestitaj kaj alportitaj al justeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin