La 10an de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis ke, invitite de la ĉina ĉefministro Li Keqiang, la kamboĝa ĉefministro Hun Sen venos al Ĉinio por ĉeesti la Pintforumon de Internacia Kunlaboro por "unu zono kaj unu vojo" kaj fari oficialan viziton de la 13a ĝis la 17a de majo.