La iniciato "unu zono kaj unu vojo" estas malferma kaj inkluzivema

(GMT+08:00) 2017-05-10 20:45:09     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 10a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, komunikis la staton de tio, ke gvidantoj de la koncernaj landoj vizitos Ĉinion kaj ĉeestos la Pintforumon de Internacia Kunlaboro por "unu zono kaj unu vojo". Li diris, ke la kunlabora iniciato "unu zono kaj unu vojo" estas malferma kaj inkluzivema, kaj ke Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn aktive partopreni en ĝi.

Fine de tiu ĉi semajno la Pintforumo de Internacia Kunlaboro por "unu zono kaj unu vojo" okazos en Pekino. Laŭinforme, la uzbeka prezidento Mirziyoyev, la ĉilia prezidento Michelle Bachelet, la argentina prezidento Mauricio Macri kaj aliaj landaj gvidantoj baldaŭ vizitos Ĉinion kaj ĉeestos la Pintforumon de Internacia Kunlaboro por "unu zono kaj unu vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin