Xi gratulas nove elektitan sud-korean prezidenton Moon

(GMT+08:00) 2017-05-10 11:32:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede gratulis Moon Jae-in pro lia elektiĝo kiel sud-korea prezidento.

En gratula mesaĝo Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas gravaj najbaroj. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 25 jaroj, duflankaj rilatoj spertis profundan disvolviĝon sur ĉiuj niveloj danke al la komuna klopodo de la du flankoj.

Li diris, ke duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris rimarkindajn rezultojn, kio alportis konkretajn profitojn por la du popoloj kaj pozitive kontribuis al regionaj paco kaj evoluado. Li akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Sud-Koreio kaj volas labori kun Sud-Koreio por komune defendi la malfacile akiritajn atingojn en duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke surbaze de reciproka kompreno kaj reciproka respekto, Ĉinio klopodos por firmigi politikan reciprokan konfidon, konvene trakti malkonsentojn kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kaj akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj, kaj li volas labori kun Moon por certigi la disvolvadon de ĉina-sudkoreaj ligoj kaj pli bone profitigi la du landojn kaj popolojn.

Moon triumfis marde en la prezidanteca kromelekto, laŭ la finaj rezultoj publikigitaj de la sud-korea Nacia Elekt-Komisiono merkrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin