Ĉina sendito vokas fortigi kunlaboron inter UN kaj EU

(GMT+08:00) 2017-05-10 14:10:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina sendito marde vokis la Unuiĝintajn Naciojn kaj la Eŭropan Union fortigi kunlaboron kaj fari pozitivajn kaj pli grandajn kontribuojn por la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en la kunveno de la Sekureca Konsilio pri kunlaboro inter la UN kaj la regiona organizo. Liu rimarkigis, ke antitutmondiĝa kaj konservativa pensado leviĝas, kaj ĉiuj partioj devas kune defendi la internacian ordon kun la UN kiel la centro, kaj plifortigi la statuson de la UN en internaciaj aferoj.

Liu diris, ke la du organizoj devas starigi koncepton de komuna, ampleksa kaj daŭripova sekureco kaj kune puŝi partiojn forlasi nul-suman pensadon kaj realigi kungajnon por ĉiuj. Multaj evolulandoj alfrontas unikajn malfacilaĵojn en efektivigo de la tagordo de la UN pri daŭripova disvolvado, kaj la EU devas liveri pli da financaj kaj teknikaj subtenoj por helpi tiujn landojn atingi disvolvajn celojn. Li aldonis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun la EU kaj delonge apogas la integriĝan procezon de Eŭropo kaj bonvenigas unuecan, stabilan kaj prosperan Eŭropon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin