Usono volas bonigi siajn rilatojn kun Rusio

(GMT+08:00) 2017-05-11 13:54:35     Redaktoro:Li

Merkrede la usona Blanka Domo diris, ke tiutage dum intervidiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, usona prezidento Donald Trump emfazis, ke Usono volas plibonigi siajn rilatojn kun Rusio.

En la sama tago la usona Blanka Domo diris en deklaro, ke Trump diris, ke Usono kaj Rusio havas eblecon de vasta kunlaboro por solvi konfliktojn en Mez-Oriento kaj aliaj regionoj. Trump emfazis sian volon plibonigi usona-rusajn rilatojn.

La deklaro diris ankaŭ, ke Trump emfazis la neceson de kunlaboro inter Usono kaj Rusio por fini la sirian konflikton, kaj Usono daŭre partoprenos en la solvado de la ukraina problemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin