Ok homoj mortigitaj en tertremo en gubernio Taxkorgan

(GMT+08:00) 2017-05-11 13:57:39     Redaktoro:Li

Lokaj aŭtoritatoj konfirmis, ke ok homoj estis mortigitaj kaj 11 aliaj vuntitaj, post kiam 5,5-magnituda tertremo skuis la gubernion Taxkorgan en Xinjiang-a Uigura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, merkrede matene je 2 minutoj antaŭ la 6a horo.

Vidintoj diris, ke oftaj postskuoj estis senteblaj post la tertremo. La serĉa kaj sava laboro jam komenciĝis. La vunditoj estis senditaj al hospitaloj por kuracado.

La epicentro, kun profundo de proksimume 8 kilometroj, estis trovita je 37,58 gradoj de norda latitudo kaj 75,25 gradoj de orienta longitudo en la sudorienta parto de la altebenaĵo Pamir.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin