Franca Konstitucia Konsilio proklamis Macron elektita prezidento

(GMT+08:00) 2017-05-11 11:51:03     Redaktoro:Yu

La franca Konstitucia Konsilio proklamis merkrede, ke Emmanuel Macron estas elektita kiel franca prezidento post la dua balotado de la prezidenteca elekto en dimanĉo.

Laŭ la oficiala rezulto de la Konstitucia Konsilio, Macron, gvidanto de la movado Respubliko en Marŝo, ricevis 66,01% da voĉoj, pli multe ol la ekstrem-dekstra kandidato Marine Le Pen, kiu akiris 33,9% da voĉoj.

La rezulto estas sen substanca modifo kompare kun la ciferoj lunde publikigitaj de la Ministerio de Internaj Aferoj. La 39-jara eksa ministro pri ekonomio fariĝis la oka prezidento de la Franca Kvina Respubliko, kaj la plej juna.

Laŭ la Konstitucia Konsilio, per 33,9% da voĉoj, Lin Pen rikoltis la subtenon de pli ol 10 milionoj da balotantoj. Tio estas konsterna rekordo por ŝia ekstrem-dekstra partio Nacia Fronto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin