Ĉinio intensigos klopodojn por redukti troan produktkapablon

(GMT+08:00) 2017-05-11 13:50:24     Redaktoro:Yu

Ĉinio eliminos plu nenorman produktkapablon, precipe en kampoj de ŝtalo kaj fero, karbominejo kaj karbobruliga centralo, por atingi celojn starigitajn por tiu ĉi jaro.

La decido estis farita en la administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiu estis prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede.

Li aŭskultis raportojn pri la plej freŝa progreso de ĉi-jara kampanjo por redukto de troa produktkapablo de ŝtalo, fero, karbominejo kaj karbobruliga elektroprodukto kaj ankaŭ la rezultojn de inspektoj super la sektoroj de betono kaj vitro.

Li diris, ke reformoj proponas la vojon antaŭen en redukto de troa produktkapablo, kio estas nemankigebla parto de la provizo-flanka struktura reformo. Li aldonis, ke Ĉinio prenas la iniciaton redukti produktkapablon surbaze de siaj naciaj kondiĉoj. La klopodoj celas turni la kreskomodelon kaj ekonomian strukturon en novajn ekonomiajn movfortojn .

La raporto pri registara laboro, farita de Li en marto, starigis celojn por redukti feran kaj ŝtalan produktkapablon je 50 milionoj da tunoj kaj karbominejan produktkapablon je 150 milionoj da tunoj respektive en tiu ĉi jaro, kaj ankaŭ laŭgrade redukti la karbobruligan elektroproduktan kapablon je pli ol 50 milionoj da kilovatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin