Pli ol 300 enmigrintoj savitaj proksime al libia marbordo

(GMT+08:00) 2017-05-11 13:52:38     Redaktoro:Yu

Libia mararmeo merkrede savis pli ol 300 enmigrintojn proksime al la marbordo Sabratha en okcidenta Libio, kiam ili estis survoje al Eŭropo.

Ayob Qassem, proparolanto de la libia mararmeo, diris, ke savŝipo apartenanta al internacia organizo intencis malhelpi la libian bordogardan ŝipon dum la laboro savi kontraŭleĝajn enmigrintojn en la libiaj terotoriaj akvoj, provante preni la enmigrintojn perforte per la pretendo, ke Libio ne estas sekura. Qassem ne malkaŝis la nomon de la internacia organizo, al kiu apartenas la savŝipo.

La EU lanĉis la militan operacon Sophia, kiu celas bati kontraŭleĝan enmigradon en la Mediteraneo. La operaco havas sian komandejon en Romo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin