Turkio urĝas Usonon nuligi decidon pri armado de kurda grupo en Sirio

(GMT+08:00) 2017-05-11 13:53:43     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris merkrede, ke li esperas, ke la usona registaro nuligi sian decidon armi la sirian branĉon de la Kurda Laborista Partio antaŭ lia vizito al Usono en la venonta semajno.

Loka amaskomunikilo raportis, ke Erdogan diris en komuna gazetara konferenco kun sieraleona prezidento Ernesto Bai Koroma en Ankaro, ke terorisma grupo ne povas esti venkita per unu alia. Li deklaris, ke ĉio, kio okazas en Sirio kaj Irako, rilatas al nacia sekureco de Turkio.

La prezidento diris, ke li esprimos siajn zorgojn tiurilate en la renkontiĝo kun sia usona paralelulo Donald Trump en la 16a de Majo, kaj ke la sama temo estos menciita ankaŭ en la Pintkunveno de NATO, kiu okazos en Bruselo en la 25a de majo.

Samtempe, dum intervjuo kun amaskomunikilo, turka ministro pri defendo Fikri Isik diris, ke la usona decido liveri armilojn al siriaj kurdaj batalistoj profitigas nek Usonon nek la regionon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin