Li Keqiang intervidiĝis kun pollanda ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-05-12 19:24:16     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 12a de majo, en la Popola Granda Halo, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la pollanda ĉefministro Beata Szydlo, veninta al Ĉinio por ĉeesti la Forumon de la Zono kaj la Vojo por Internacia Kunlaboro.

Li Keqiang diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Pollando disvolviĝas en ĉiuj direktoj, kaj la dulanda kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn; kaj ke Ĉinio volas, kune kun Pollando, oftigi alttavolan interkontakton, elfosi kunlaboran potencialon, kreskigi kulturan interŝanĝon, kaj senĉese riĉigi la enhavon de la ĉina-pollanda plenampleksa strategia partnereco. Li esperis, ke Pollando daŭre ludos sian rolon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, inter Ĉinio kaj la landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo.

Beata Szydlo diris, ke Pollando volas, kune kun Ĉinio, oftigi alttavolan interkontakton, plifortigi infrastrukturan konstruadon ekzemple en fervojo kaj haveno kaj kunlaboron ekzemple en agrokulturo, kulturo, turismo kaj hamaj sciencoj, kaj ke, kiel membro de Eŭropa Unio, Pollando ŝatas vidi, ke la komerco kaj investo inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio havu novan progreson, kaj deziras fari sian kontribuon por la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio kaj por "kunlaboro 16 + 1".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin