Usono, britio kaj aliaj landoj sendos sian delagacion por ĉeesti Forumon de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-05-12 19:44:57     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 12a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, informis, ke Usono, Britio kaj aliaj landoj sendos sian delegacion por ĉeesti la Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Ĝis nun la Forumo jam allogis al si ŝtatestrojn kaj registarajn estrojn el 29 landoj kaj politikistojn kaj komercistojn el pli ol 100 landoj.

Geng Shuang diris, ke Usono, Britio, Germanio, Francio, Japanio, Suda Koreio kaj Eŭropa Unio sendos sian delegacion por ĉeesti la Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin