Xi Jinping intervidiĝis kun etiopa ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-05-12 20:31:37     Redaktoro:Xiong

La 12an de majo, en la Popola Granda Halo, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la etiopa ĉefministro Hailemariam Dessalegn, veninta al Ĉinio por ĉeesti la Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi Jinping diris ke, sub la komuna penado de la du flankoj, la ĉina-etiopa kunlaboro iras en la antaŭa vico de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko; por montri la altan nivelon de la strategieco kaj la interfido de la dulandaj rilatoj li proponis, ke la dulandaj rilatoj transformiĝu en la plenampleksan strategian partnerecon. Xi emfazis, ke la du landoj devas konservi la alttavolan interkontakton, pligrandigi interŝanĝon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj kompreni kaj subteni unu la alian en kernaj interesoj kaj gravaj problemoj, kaj ke la du landoj, profitante la okazon de la konstruado de "la Zono kaj la Vojo", evoluigas la kunlaboron en diversaj terenoj kaj akcelas komunan disvolvadon.

Hailemariam diris, ke Etiopio kaj Ĉinio jam akiris grandan progreson en ekonomio, komerco, investo, infrastrukturo kaj aliaj kampoj. Li emfazis, ke la iniciato "Zono kaj Vojo" estas granda iniciato, antaŭvidema kaj havanta tutgloban signifon, kaj Etiopio ageme partoprenos en la konstruado de "la Zono kaj la Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin