Fokusoj de la Semajno (Maj. 12)

(GMT+08:00) 2017-05-12 09:43:51     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Emmanuel Macron estis elektita kiel franca prezidento dimanĉe post la dua balotado de la prezidenteca elekto.

Laŭ la oficiala rezulto de la Konstitucia Konsilio, Macron, gvidanto de la movado Respubliko en Marŝo, ricevis 66,01% da voĉoj, pli multe ol la ekstrem-dekstra kandidato Marine Le Pen, kiu akiris 33,9% da voĉoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al la franca elektita prezidento Emmanuel Macron.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Francio estis la unua grava okcidenta lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke la ĉina-francaj rilatoj, kiuj havas gravan strategian signifon kaj internacian influon, disvolviĝis stabile, sane kaj konstante en la lastaj jaroj. Ambaŭ kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj grandaj landoj kun grava internacia influo, Ĉinio kaj Francio portas speciale gravajn respondecojn pri la paco kaj disvolvado de la mondo. Li akcentis, ke subteni la stabilan kaj sanan disvolvadon de la ĉina-francaj rilatoj profitigas ne nur la du landojn kaj popolojn, sed ankaŭ la pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la franca flanko por puŝi la striktan kaj daŭripovan ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede kondamnis per la plej fortaj vortoj la atakon kontraŭ la packonserva misio de la UN en la Centr-Afrika Respubliko, kiu mortigis kvar packonservantojn kaj vundis dek aliajn.

La misio, konata kiel la Multdimensia Integriĝa Stabiliga Misio de la UN en la Centr-Afrika Respubliko, estis atakita de suspektata kontraŭ-balaka grupo lunde en la regiono Rafai-Bangassou en sudorienta parto de la Centr-Afrika Respubliko.

Laŭ la UN, kvar mortigitaj packonservantoj estis kamboĝanoj, kaj unu maroka packonservanto estis malaperinta en la agado.

En deklaro, la 15-landa konsilio urĝis la aŭtoritatojn de la Centr-Afrika Respubliko serĉi plu la malaperintan packonservanton kaj rapide esplori la atakon por alporti la krimintojn al justeco.

La membroj de la Sekureca Konsilio ankaŭ reasertis, ke atakoj kontraŭ blukaskuloj konsistigas militkrimojn. Ili esprimis subtenon al la klopodoj de la misio por realigo de paco kaj stabileco de la afrika lando.

Proparolanto de Hamas en Gazao anoncis, ke sabate, la 6an de majo, Ismail Haniya estis nomumita kiel la nova ĉefo de Hamas, la Islama Rezist-Movado, post kiam li gajnis la lastan internan elekton.

Abdulatif al-Qanou, proparolanto de Hamas en Gazao, diris en retpoŝta gazetara komunikaĵo, ke Haniya anstataŭis Kahled Meshal, la gvidanton de Hamas, kiu estis la ĉefo de la movado dum ok jaroj. La unua anonco de Meshal estis farita al la novaĵ-kanalo de al-Jazeera en Kataro. Meshal anoncis en Daŭho, la ĉefurbo de Kataro, ke Haniya estis elektita kiel la nova ĉefo de la movado. La anonco estis komune farita inter Kataro kaj Gazao per la telekonferenca sistemo.

Proparolanto de Hamas diris, ke la anonco estis komune farita, ĉar Haniya kaj aliaj gvidantoj de Hamas en Gazao ne povis vojaĝi al Kataro pro blokado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin