Financa kunveno de G7 fokusiĝas al inkluziva kresko

(GMT+08:00) 2017-05-12 12:02:23     Redaktoro:Yu

Inkluziva kresko estas en la tagordo de financaj ministroj el la membroj de la Grupo 7, kiuj kolektiĝis ĵaŭde en la itala suda urbo Bari por tritaga kunveno. Inkluziva kresko estas la ĉefa temo de la kunveno.

Ĉi-jare Italio estas deĵoranta prezidanto-lando de la Grupo 7. La gastiganto akcentis, ke la kunveno substrekas inkluzivan kreskon kaj fokusiĝos al internacia impost-regularo, sekureco de monsendo kaj reto, kontraŭterorisma financado kaj kunlaboro de internaciaj financaj institucioj.

La kunvenon ĉeestas ankaŭ estro de la Eŭropa Centra Banko Mario Draghi, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, komisionano de la Eŭropa Unio pri ekonomiaj kaj financaj aferoj Pierre Moscovici kaj prezidanto de la Eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem krom ministroj pri financoj kaj estroj de centraj bankoj el la sep membroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin