Sendito de UN: Baldaŭa siria pacintertraktado estos altefika kaj mallonga

(GMT+08:00) 2017-05-12 14:46:31     Redaktoro:Yu

Sendito de la UN al Sirio konfirmis ĵaŭde, ke la baldaŭa siria pacintertraktado komenciĝos en la 16a de majo, kaj la intertraktado inter la du partioj de la milito estos mallonga kaj aferema.

En la komenco de tiu ĉi monato en Astano, Rusio, Turkio kaj Irano subskribis memorandon pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio. Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN al Sirio, opiniis, ke la starigo de konflikt-mildigaj zonoj povas savi almenaŭ 2,6 milionojn da sirianoj. Li emfazis la gravecon de politika procezo por realigo de batalhalto kaj mildigo de konflikto.

De Mistura diris, ke la nova pacintertraktado finiĝos eble en la 19a de majo, kaj kompare kun la antaŭaj, ĉi-foja intertraktado estos pli altefika kaj mallonga precipe pro tio, ke la astana kunveno akiris promesplenan kaj potencialan rezulton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin