Usona sekret-serva ĉefo avertis pri malboniĝo de sekureco en Afganio

(GMT+08:00) 2017-05-12 14:43:17     Redaktoro:Yu

Direktoro de la usona sekret-servo Dan Coats avertis ĵaŭde, ke la sekureca situacio en Afganio eble malbiniĝos en la estonteco, eĉ se Usono kaj ĝiaj aliancanoj liveros pli da militaj helpoj.

Li diris en aŭskultkunveno de la senato pri tutmondaj minacoj, ke la sekretserva rondo taksas, ke la politika kaj sekureca situacio en Afganio preskaŭ certe malboniĝos antaŭ 2018 eĉ kun modesta kresko de milita helpo de Usono kaj ĝiaj partneroj.

Laŭ Coats, la grupo Talibano probable akiros plu progreson precipe en kamparaj regionoj, dum la afgana registaro estos subfosita de la ekstrema ekonomia situacio. Li diris, ke Afganio klopodos redukti sian dependecon sur ekstera subteno, ĝis ĝi sukcese retenos la insurekcion aŭ atingos pacan interkonsenton kun Talibano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin