Novaĵoj (Majo 12)

(GMT+08:00) 2017-05-12 17:03:00     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj vjetnama prezidantoj okazigis intertraktadon pri rilatoj; sendito de UN atendas altefikan pacintertraktadon inter partioj de Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun sia vjetnama paralelulo Tran Dai Quang. La du ŝtatestroj konsentis altigi duflankan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro ĝis nova nivelo.

Xi memoris sian renkontiĝon kun Quang en la lasta novembro dum la Pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Limo, la ĉefurbo de Peruo, en kiu ili atingis gravan konsenton pri profundigo de duflanka ampleksa strategia kunlaboro.

Xi invitis Nguyen Phu Trong, ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio viziti Ĉinion en januaro de tiu ĉi jaro. Xi kaj Trong havis profundajn interŝanĝojn pri gravaj demandoj de komuna zorgo kaj fiksis la direkton de la venontaj ĉina-vjetnamaj rilatoj.

Xi diris, ke la du flankoj devas kunlabori strikte por efektivigi konsentojn atingitajn de ŝtataj gvidantoj, cementi kunlaboron en diversaj kampoj, kaj altigi ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo. Krome, la du landoj devas antaŭenigi maran kunlaboron, akumuli konsentojn kaj grandigi komunajn interesojn, kaj regi malkonsentojn per dialogo.

Quang konsentis konvene pritrakti disputojn kaj plifortigi duflankan maran kunlaboron.

Quang estas en ŝtata vizito al Ĉinio de la 11a ĝis la 15a de majo kaj ĉeestos Forumon de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos de la 14a ĝis la 15a de majo en Pekino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vokis Ĉinion kaj Pollandon intensigi kunlaboron kadre de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Xi faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun pola ĉefministro Beata Szydlo, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos de la 14a ĝis la 15a de majo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Pollando devas daŭrigi altnivelan kontakton, pliigi dialogojn inter la registaroj, inter leĝdonaj institucioj kaj inter politikaj partioj, persisti en reciproka respekto kaj egaleco kaj subteni sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li proponis, ke la du landoj intensigu kunlaboron en infrastruktura konstruo, transporto kaj loĝistika servo, financo, mediprotekto kaj alttekniko, akcelu pli ekvilibran disvolvadon de duflanka komerco, fortigu interŝanĝojn en kulturo, edukado, turismo kaj lokoj kaj antaŭenigu interpopolajn interŝanĝojn. Xi akcentis, ke la ĉina flanko aprecas la aktivan partoprenon de Pollando en la konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj la du flankoj devas senĉese profundigi kunlaboron en la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Szydlo diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo havas gravan signifon por ekvilibra kaj daŭripova disvolvado de la mondo kaj estas grava por Pollando. Li diris, ke lia lando volas aktive partopreni en kunlaboro de infrastruktura konstruo sub la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj konduki kunlaboron en investado, alttekniko, turismo kaj kulturo kaj kredas, ke tio helpos fortigi la interligitecon kaj komercon inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Ĉina vicministro pri financo Zhu Guangyao anoncis vendrede en Pekino, ke Usono sendos delegitojn ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Palestina ambasadoro al Ĉinio Fariz Mehdawi diris lastatempe en intervjuo kun raportisto el Ĉina Radio Internacia, ke la de Ĉinio proponita iniciato de la Zono kaj Vojo kreas favorajn kondiĉojn por paco kaj disvolvado de Mez-Oriento kaj havas gravan signifon por la realigo de paco en Mez-Oriento.

La ambasadoro diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, prezentas la pensadon pri tutmondiĝo kaj havas mejloŝtonan gravecon, kaj por Mez-Oriento, ĝi havas specifan signifon, ĉar komuna konstruado de la Zono kaj Vojo de Ĉinio kaj la mezorientaj landoj ne nur aldonos viglecon al la regiona ekonomio, sed ankaŭ kreos favorajn kondiĉojn por la mez-orienta paco. Li aldonis, ke la palestina flanko volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Zono kaj Vojo por kontribui al la stabileco kaj disvolviĝo de Palestino.

Sendito de UN al Sirio konfirmis ĵaŭde, ke la baldaŭa siria pacintertraktado komenciĝos en la 16a de majo, kaj la intertraktado inter la du partioj de la milito estos mallonga kaj aferema.

En la komenco de tiu ĉi monato en Astano, Rusio, Turkio kaj Irano subskribis memorandon pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio. Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN al Sirio, opiniis, ke la starigo de konflikt-mildigaj zonoj povas savi almenaŭ 2,6 milionojn da sirianoj. Li emfazis la gravecon de politika procezo por realigo de batalhalto kaj mildigo de konflikto.

Ĝenerala sekretario Antonio Guterres diris ĵaŭde en la Londona Konferenco pri Somalio, ke Unuiĝintaj Nacioj volas serĉi 900 milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo al Somalio por solvi la humanecan krizon pro sekeco.

Guterres diris, ke la somalia popolo bezonas urĝan helpon pro la kontinua sekeco kaj malriĉeco, malkvieto, terorista atako kaj perforta konflikto de tre longa tempo en la lando. Li aldonis, ke en Somalio, 6,2 milionoj da homoj alfrontas gravan mankon de nutraĵoj; 439 000 homoj riskas malsategon; kaj 275 000 infanoj estas en subnutriteco.

Inkluziva kresko estas en la tagordo de financaj ministroj el la membroj de la Grupo 7, kiuj kolektiĝis ĵaŭde en la itala suda urbo Bari por tritaga kunveno. Inkluziva kresko estas la ĉefa temo de la kunveno.

Ĉi-jare Italio estas la deĵoranta prezidanto-lando de la Grupo 7. La gastiganto akcentis, ke la kunveno substrekas inkluzivan kreskon kaj fokusiĝos al internacia impost-regularo, sekureco de monsendo kaj reto, kontraŭterorisma financado kaj kunlaboro de internaciaj financaj institucioj.

La kunvenon ĉeestas ankaŭ estro de la Eŭropa Centra Banko Mario Draghi, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, komisionano de la Eŭropa Unio pri ekonomiaj kaj financaj aferoj Pierre Moscovici kaj prezidanto de la Eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem krom ministroj pri financoj kaj estroj de centraj bankoj el la sep membroj.

Direktoro de la usona sekret-servo Dan Coats avertis ĵaŭde, ke la sekureca situacio en Afganio eble malboniĝos en la estonteco, eĉ se Usono kaj ĝiaj aliancanoj liveros pli da militaj helpoj.

Li diris en aŭskultkunveno de la senato pri tutmondaj minacoj, ke la sekretserva rondo taksas, ke la politika kaj sekureca situacio en Afganio preskaŭ certe malboniĝos antaŭ 2018 eĉ kun modesta kresko de milita helpo de Usono kaj ĝiaj partneroj.

Laŭ Coats, la grupo Talibano probable akiros plu progreson precipe en kamparaj regionoj, dum la afgana registaro estos subfosita de la ekstrema ekonomia situacio. Li diris, ke Afganio klopodos redukti sian dependecon sur ekstera subteno, ĝis ĝi sukcese retenos la insurekcion aŭ atingos pacan interkonsenton kun Talibano.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin