Xi Jinping intervidiĝis kun hungara ĉefministro Viktor Orbán

(GMT+08:00) 2017-05-13 11:58:14     Redaktoro:Ĝoja

La 13an de majo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝs kun hungara ĉefministro Viktor Orbán kaj ili deklaris fondon de ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj.

Xi Jinping bonvenigas Viktor Orbán viziti Ĉinion kaj ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Xi Jinping diris, ke en la lastaj 68 jaroj post la fondiĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj sane disvolviĝis. La fondo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj montras la realon de la evoluado de la dulandaj rilatoj kaj kreis grandan spacon por duflanka kunlaborado. Kaj per ĉi tiu ŝanco la du flankoj senĉese profundigos la dulandajn rilatojn.

Viktor Orbán  diris, ke la historio de la dulandaj rilatoj estas longa, kaj la hungara flanko volas kune kun Ĉinio akceli la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin