Xi Jinping intervidiĝis kun greka ĉefministro Alexis Tsipras

(GMT+08:00) 2017-05-13 14:51:09     Redaktoro:Ĝoja

La 13an de majo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun greka ĉefministro Alexis Tsipras, kiu ĉeestos al Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi Jinping montris, ke nun senĉese naskiĝis nova energio de tradicia amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Grekio. Kaj la du landoj devas fari pli belan estontecon de la ĉin-greka ĉiuflanka strategia partnereco per la okazo de la 45-a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio.

Alexis Tsipras diris, ke Grekio kaj Ĉinio, la du antikvaj civilizacioj, devas klopode en la nova stato progresigi praktikajn kunlaborojn en la kampoj de ekonomio, investo, financo, energio, agrikulturo kaj novaj teknikoj kaj bone fari la projekton de la haveno Piraeus.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin