Xi Jinping intervidiĝis kun pakistana ĉefministro Nawaz Sharif

(GMT+08:00) 2017-05-13 15:04:30     Redaktoro:Ĝoja

La 13an de majo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun pakistana ĉefministro Nawaz Sharif, kiu ĉeestos Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas la rilatojn kun Pakistano la unuaecan direkton de ĉina diplomatio kaj volas kune kun Pakistano senĉese riĉigi la enhavon de la ĉin-pakistanaj ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj. Kaj Ĉinio esperas profundigi kunlaborojn kun Pakistano kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Shariff diris, ke estas fiksa la tradicia amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio kaj Pakistano unuanime subtenas profundigon de la rilatoj kun Ĉinio kaj aliĝon al konstruado de la "Zono kaj Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin