Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de Svisa Federacio

(GMT+08:00) 2017-05-13 15:48:52     Redaktoro:Ĝoja

La 13an de majo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de Svisa Federacio Doris Leuthard kaj bonvenigis ŝin partopreni en Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi Jinping diris, ke rapide disvolviĝas la dulandaj rilatoj post la jaro 2016, kiam Ĉinio kaj Svisio fondis la kreivajn strategiajn partnerajn rilatojn. Xi Jinping substrekis, ke Svisio estas pozitiva subtenanto kaj partoprenanto de la iniciato "Zono kaj Vojo" kaj la konstruado de "Zono kaj Vojo" kreos pli vastan spacon por la dulandaj kunlaboroj.

Doris Leuthard diris, ke estas tre sukcesa la vizito de prezidanto Xi Jinping al Svisio en januaro de la kuranta jaro. Svisio laŭdas la iniciaton "Zono kaj Vojo" kaj konvinkiĝas, ke la konstruado de "Zono kaj Vojo" stimulos investojn ĉe la linio kaj pliigos bonaĵojn al popolanoj. Svisio volas kontribui al la konstruado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin