Li Keqiang interparolis kun hungara ĉefministro Viktor Orbán

(GMT+08:00) 2017-05-13 16:28:28     Redaktoro:Ĝoja
Antaŭtagmeze de la 13a de majo en Popola Halo ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun hungara ĉefministro Viktor Orbán.

Li Keqiang diris, ke estas profunda la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Hungario, estas fiksa la bazo de politika konfido, kaj rapide disvolviĝas la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Hungario pluapaŝe solidigi konfidon, plivastigi kunlaboron, profundigi interfluon kaj krei pli vastan kaj pli brilan perspektivon de la dulandaj rilatoj sur la fondo de la dulandaj ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj kiel nova starpunkto.

Viktor Orbán diris, ke Hungario volas kune kun Ĉinio fortigi kunlaborojn en la kampoj de infrastrukturo, financo, agrikulturo, manĝaĵo kaj mara transportado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin