Iniciato "Zono kaj Vojo" ricevis subtenon de multaj landoj kaj internaciaj organizoj

(GMT+08:00) 2017-05-14 10:12:46     Redaktoro:Selena

Antaŭtagmeze de la 14a de majo en Pekino inaŭguriĝis la Forumo de la Zono kaj la Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la forumo kaj faris ĉefteman parolon. Xi montris, ke en la pasintaj kvar jaroj post propono de la iniciato pri konstruo de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento, pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj subtenis kaj partoprenis en la iniciato, kaj enhavo de la iniciato estis metita en gravaj rezolucioj de ĝenerala asembleo de la UN kaj la Sekureca Konsilio de UN. Konstruo de la Zono kaj Vojo sin turnas de koncepto al agado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin