Iniciato "Zono kaj Vojo" akcelas liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investo

(GMT+08:00) 2017-05-14 10:38:19     Redaktoro:Selena

Antaŭtagmeze de la 14a de majo en Pekino inaŭguriĝis la Forumo de la Zono kaj la Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la forumo kaj faris ĉefteman parolon. Xi montris, ke la iniciato "Zono kaj Vojo" akcelas liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investo kaj senĉese plibonigas la komercan kaj investan medion. De 2014 ĝis 2016, la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj landoj kaj regionoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al pli ol 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la totala investo por programoj de konstruado en landoj kaj regionoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al preskaŭ 500 miliardoj da usonaj dolaroj. Cetere Azia Infrastruktura Invest-Banko jam donis krediton je 1,7 miliardoj da usonaj dolaroj al 9 programoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin