Zhang Gaoli proponis kvin konsilojn por "Zono kaj Vojo"

(GMT+08:00) 2017-05-14 14:13:39     Redaktoro:Xiong

La 14an de majo en la Altnivela Plena Kunveno kadre de la Forumo de la Zono kaj la Vojo por Internacia Kunlaboro la ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli faris la salutparolon titolitan "persisti pri konsiliĝo, konstruado kaj ĝuado en kuneco, kaj plifortigi interkomunikon kaj kunlaboron en 'kvin rilatoj'", en kiu li proponis kvin konsilojn:

Uune, pluapaŝe plifortigi interkomunikadon en politika rilato, por ke la konstruado de "la Zono kaj la Vojo" havu pli solidan politikan bazon;

Due, pluapaŝe plifortigi interkomunikadon en infrastrukturo pri fervojo, ŝoseo, aviado, akvotrafiko, telekomuniko, elektro, naft- kaj gas-dukto kaj tiel plu, por ke ili estu retaj en "la Zono kaj la Vojo";

Trie, pluapaŝe plifortigi interkomunikadon en komerco, por ke la merkato funkciu pli vigle kaj pli kreskige en "la Zono kaj la Vojo";

Kvare, pluapaŝe plifortigi interkomunikadon en financo, por ke la investo kaj financado efiku pli konstante kaj stabile dum la konstruado de "la Zono kaj la Vojo"

Kvine, pluapaŝe plifortigi interkomunikadon de la popolaj koroj, por ke la popoloj amikiĝu per la pontoj de edukado, teknikscienco, kulturo, sano, amaskomunikado kaj tiel plu.

Zhang Gaoli informis, ke en la sekvantaj kvin jaroj Ĉinio importos varojn de 8 000 miliardoj da usonaj dolaroj, ensorbos alilandan investon de 600 miliardoj da usonaj dolaroj kaj faros al eksteraj landoj investon de 750 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj en tiuj kvin jaroj estos sume 700 milionoj da ĉinaj turistoj, kiuj turismos eksterlande.

Li fine diris, ke Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn ĝui la gravan ŝancon alportitan de la disvolvado de Ĉinio, kaj esperis, ke la partoprenantoj kontribuos sian saĝon kaj forton por "la Zono kaj la Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin