Ege gravas interligi la ĉinan iniciaton kaj la tagordon de UN

(GMT+08:00) 2017-05-14 15:05:13     Redaktoro:Xiong

La 14an de majo en la malferma kunveno de la Forumo de "la Zono kaj la Vojo" por Internacia Kunlaboro, Antonio Guterres, ĝenerala sekreterio de Unuĝintaj Nacioj, diris ke, kvankam la iniciato "la Zono kaj la Vojo" iom diferencas de la tagordo de daŭripova disvolvado ĝis la jaro 2030 en la kvalito kaj kategorio, tamen la du ĉiu prenas la daŭripova disvolvon kiel sian celon, ĉiu provas liveri ŝancojn, publikajn varojn por la tuta mondo, kaj ĉiu strebas pliprofundigi interkomunikadon inter landoj aŭ regionoj en infrastrukturo, komerco, financo, politiko, kaj eĉ en la koroj de la popoloj; kaj por komplete profitigi la landojn sur la zono kaj la vojo ege gravas plifortigi la interrilaton inter la iniciato "la Zono kaj la Vojo" kaj la tagordo de daŭripova disvolvado ĝis la jaro 2030.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin