Xi Jinping intervidiĝis kun la rusa prezidento Putin

(GMT+08:00) 2017-05-14 17:17:04     Redaktoro:Xiong

La 14an de majo, en la nacia hotelo Diaoyutai, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la rusa prezidento Putin, veninta al Ĉinio por ĉeesti la Forumon de "la Zono kaj la Vojo" por Internacia Kunlaboro.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kompanoj; de ĉi jaro la ĉina-rusa plenampleksa strategia partnereco tenas sin en altnivela evoluado, kaj la kunlaboro en diversaj kampoj akiris aron da novaj rikoltoj. Xi emfazis, ke disvolvi kaj profundigi la dulandajn rilatojn estas la strategia elekto de la du landoj; kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, la du landoj devos pene konservi sin en bonaj rilatoj, kaj krome, Ĉinio kaj Rusio devas, por helpi al la evoluado de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, al la konstruado de "la Zono kaj la Vojo" kaj al la ekonomia alianciĝo de Azio kaj Eŭropo, krei bonajn kondiĉojn.

Putin unue gratulis, ke la Forumo de "la Zono kaj la Vojo" por Internacia Kunlaboro sukcese malfermiĝis, kaj laŭdis, ke la propono de la iniciato "la Zono kaj la Vojo" kaj la okazigo de tiu ĉi forumo estas tre ĝustatempaj kaj helpas al la akcelo de interŝanĝo kaj kunlaboro de diversaj landoj. Putin diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas en alta nivelo, kaj ke Rusio volas, kune kun Ĉinio, plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin