Ĉina ekonomio stabile kreskis en aprilo

(GMT+08:00) 2017-05-15 15:02:03     Redaktoro:Yu

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke la aldonvalora industria produkto de Ĉinio, grava ekonomia indikilo, aprile leviĝis je 6,5% kompare kun la responda periodo de la last jaro, kaj la kresko estis je 0.5 procentpunkto pli rapida ol la responda monato de la lasta jaro.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Ŝtata Buroo de Statistiko, en marto, industria produkto kreskis je 7,6% kompare kun la responda periodo de la lasta jaro.

Industria produkto, oficiale nomata industria aldonvaloro, estas uzata por mezuri la aktivecon de difinitaj grandaj entreprenoj kun jara enspezo de almenaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,9 milionoj da Usonaj dolaroj).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin