Sud-Koreio sendos eksan ĉefministron kiel specialan senditon al Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-05-15 18:35:46     Redaktoro:Yu

Sud-korea prezidento Moon Jae-in decidis sendi eksan ĉefministron de la registaro de Roh Moo-hyun al Ĉinio kiel specialan senditon pri la antimisila sistemo Terminala Alt-Altituda Regiona Defendo kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Yoon Young-chan, altranga gazetara sekretario de prezidento, diris lunde en gazetara konferenco, ke eksa ĉefministro Lee Hae-chan estis elektita kiel la speciala sendito al Ĉinio.

Laŭ la prezidentejo Blua Domo, Lee estis sendita al Ĉinio kiel speciala sendito en februaro de 2003, kiam enoficiĝis prezidento Roh Moo-hyun, por kiu Moon servis kiel stabestro.

La Blua Domo diris en gazetara deklaro, ke prezidento Moon elektis Lee, kiu povas plej bone kompreni liajn diplomatian vizion kaj eksteran politikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin