Xi Jinping kaj Li Keqiang renkontiĝis kun Rodrigo Duterte

(GMT+08:00) 2017-05-16 14:21:51     Redaktoro:Shanshan

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang respektive renkontiĝis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi montris, ke Filipinoj estas bona najbaro de Ĉinio kaj ankaŭ grava partnero por komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Persisti en amika kunlaboro inter bonaj najbaroj kaj realigi kunlaboron kaj komunan gajnon estas ĝusta vojo por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj.

Duterte gratulis Ĉinion pro sukcesa okazigo de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo forte akcelos interligon, komunikadon kaj ekonomian kreskon de Azio, kaj tio ankaŭ alportos postenojn kaj prosperon al Filipinoj.

Posttagmeze en tiu tago ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dum la renkontiĝo kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, ke Ĉinio volas fortigi strategian kontakton kun Filipinoj, vastigante skalon de la duflanka komerco kaj plibonigante strukturon. La du flankoj povas antaŭenpuŝi reciprokprofitan kunlaboron en produktkapablo, infrastrukturo, financo, agrikulturo kaj fiŝkapto, fortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en malriĉec-redukto, por ke la duflankaj rilatoj ne nur feliĉigu la du popolojn, sed ankaŭ akcelu pacon, stabilecon, disvolvadon kaj prosperon de la regiono.

Duterte diris, ke rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio estis sur ĝusta vojo kaj pragmata kunlaboro akiris senprecedencan progreson. Filiponoj volas aldoni novan paĝon al la duflanka kunlaboro kaj garantii regionajn pacon kaj stabilecon kune kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin