Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis profundigi kunlaboron kun Laoso kaj krei pli bonan estontecon de duflankaj rilatoj per la okazo de komuna antaŭenigo de la iniciato de la Zono kaj Vojo.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum la renkontiĝo kun laosa prezidanto Bounnhang Vorachit, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio.