Sekureca Konsilio de UN kondamnas provpafojn de misiloj fare de KDPR

(GMT+08:00) 2017-05-16 14:26:07     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la UN kaj ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde kondamnis la lastatempajn provpafojn de misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La 15-landa konsilio diris en gazetara deklaro, ke la Sekureca Konsilio forte kondamnas la provpafojn de balistaj misiloj, efektivigitajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la 28a de aprilo kaj la 13a de majo.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio esprimas sian plejan maltrankvilon pri la tre malstabiliga konduto de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj ĝia senkaŝa kaj provoka defio al la Sekureca Konsilio per la provpafoj de balistaj misiloj en malobservo de internaciaj devoj laŭ rezolucioj de la Sekuerca Konsilio. La membroj de la Sekureca Konsilio promesas plene efektivigi ĉiujn rimedojn aplikitajn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko fare de la Sekureca Konsilio kaj forte urĝas ĉiujn aliajn membroŝtatojn fari tion en rapida kaj serioza maniero. Ili ankaŭ konsentas, ke la Sekureca Konsilio strikte monitoros plu la situacion kaj prenos pluajn gravajn rimedojn, inkluzive de sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin