Sendito de UN kredas volon de siria registaro pri politika kompromiso

(GMT+08:00) 2017-05-16 14:26:59     Redaktoro:Yu

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN, diris lunde, ke li kredas, ke la siria registaro deziras fini perforton kaj solvi konflikton tra politika vojo.

De Mistura faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke delegacio de la siria registaro por intertraktado, kiu inkluzivas almenaŭ 18 reprzentantojn, jam atingis Ĝenevon por la nova siria intertraktado de la 16a ĝis la 19a de majo. Li refutis la konjekton, ke la siria registaro utiligas la ĝenevan intertraktadon por ŝirmi sian pli grandskalan militan operacon, dirante, ke la ĝeneva intertraktado estas ne ornamaĵo, sed nemankigebla grava politika procezo paralela kun la astana intertraktado. Li akcentis, ke politika procezo estas la sola vojo al realigo de paco en Sirio.

De Mistura aldonis, ke la nova intertraktado en Ĝenevo fokusiĝos plu al kvar temoj: formi registaron de nacia unuiĝo, amendi konstitucion, denove okazigi ĝeneralan elekton kaj bati terorismon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin