UN kondamnas atakojn kontraŭ blukaskuloj en Centr-Afriko

(GMT+08:00) 2017-05-16 16:46:15     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde kondamnis per la plej fortaj esprimoj la letalan atakon kontraŭ blukaskuloj, civiluloj kaj humanitaraj personoj semajnfine en la Centr-Afrika Respubliko, kiu mortigis marokan packonservanton.

Gazetara deklaro publikigita de la 15-landa konsilio diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio kondamnas per la plej fortaj esprimoj la perforton fare de kontraŭ-balakaj elementoj en Bangassou (Mbomou), kiu intensiĝis en la 13a kaj 14a de majo de 2017 kaj estis direktita al eksteroficejaj oficistoj de la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de la UN en la Centr-Afrika Respubliko, civiluloj el apartaj komunumoj kaj humanitara personaro.

La deklaro diris, ke tiuj atakoj mortigis marokan packonservanton kaj vundis alian marokan packonservanton kaj ankaŭ rezultigis civilajn viktimojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin