Ĉinio subskribis interkonsentojn kun 14 internaciaj organizoj

(GMT+08:00) 2017-05-16 20:32:31     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco diris marde, ke Ĉinio subskribis kun 14 internaciaj organizoj interkonsentojn de kunlaboro pri helpaj programoj proponitaj en la ĵus finita Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaborado.

Yu Jianhua, vicministro pri komerco, lunde renkontiĝis kun la estroj de internaciaj organizoj, inkluzive de la Disvolva Programo de la UN, la Infana Fonduso de la UN kaj la Loĝantara Fonduso de la UN kaj subskribis kun ili interkonsentojn en la nomo de la ĉina registaro.

Ĉinio anoncis en la forumo, ke ĝi liveros monhelpon kun la valoro de 60 miliardoj da juanoj (8,7 miliardoj da usonaj dolaroj) al evoluantaj landoj kaj internaciaj organizoj partoprenantaj en la iniciato de la Zono kaj Vojo en la venontaj tri jaroj por plibonigi la bonfarton de popoloj.

Ĉinio ankaŭ liveros urĝan helpon de nutraĵoj kun la valoro de 2 miliardoj da juanoj al evoluantaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj faros kroman kontribuon de miliardo da usonaj dolaroj al la Helpa Fonduso por Suda-suda kunlaboro.

Yu emfazis, ke kunlaboro kun internaciaj organizoj por helpo al aliaj evoluantaj landoj estas prioritato de la ĉina eksterlanda helpo kaj parto de ĝiaj klopodoj por suda-suda kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin