Novaĵoj (Majo 16)

(GMT+08:00) 2017-05-16 17:52:21     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke mondaj gvidantoj atingis konsenton pri disvolvado de la Zono kaj Vojo; ĉinaj prezidanto kaj ĉefministro renkontiĝis kun fremdlandaj ŝtatestroj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Gvidantoj de 30 landoj kaj ŝlosilaj internaciaj organizoj atingis ampleksan konsenton pri kunlaboro de la Zono kaj Vojo, kiam ili finis pintkunvenon lunde en Pekino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la gvidantoj konsentis, ke ili akcelos internacian kunlaboron pri disvolvado de la Zono kaj Vojo kaj kune pritraktos defiojn alfrontatajn de la tutmonda ekonomio.

Xi lunde prezidis la Rondtablan Kunvenon de Gvidantoj en Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Dum parolado en la ferma ceremonio, Xi diris, ke la gvidantoj apogas striktan kunordigon de ekonomia politiko kaj pli fortan sinergion de siaj disvolvaj strategioj en klopodo por realigo de kunordigita kaj interligita disvolvado. Li diris, ke ili esperas turni interkonsenton en agon kaj atingi novajn rezultojn en praktika kunlaboro.

Xi aldonis, ke ili kredas, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo prezentas malferman kaj inkluzivan platformon de disvolvado, kaj ĉiuj landoj povas partopreni en ĝi, kontribui por ĝi kaj profiti de ĝi kiel egaluloj.

La ĉina prezidanto anoncis, ke Ĉinio okazigos la 2an Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en 2019.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang respektive renkontiĝis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi montris, ke Filipinoj estas bona najbaro de Ĉinio kaj ankaŭ grava partnero por komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Persisti en amika kunlaboro inter bonaj najbaroj kaj realigi kunlaboron kaj komunan gajnon estas ĝusta vojo por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj.

Duterte gratulis Ĉinion pro sukcesa okazigo de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo forte akcelos interligon, komunikadon kaj ekonomian kreskon de Azio, kaj tio ankaŭ alportos postenojn kaj prosperon al Filipinoj.

Posttagmeze en tiu tago ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dum la renkontiĝo kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, ke Ĉinio volas fortigi strategian kontakton kun Filipinoj, vastigi la duflankan komercon kaj bonigi la strukturon. La du flankoj povas antaŭenpuŝi reciprokprofitan kunlaboron en produktkapablo, infrastrukturo, financo, agrikulturo kaj fiŝkapto, fortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en malriĉec-redukto, por ke la duflankaj rilatoj ne nur feliĉigu la du popolojn, sed ankaŭ akcelu pacon, stabilecon, disvolvadon kaj prosperon de la regiono.

La saman tagon, ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang respektive renkontiĝis ankaŭ kun kenja prezidento Uhuru Kenyatta, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi montris, ke la ĵus sukcese finiĝinta Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro akiris riĉan rikolton. Ĉinio aplaŭdas la pozitivan kontribuon de Kenjo. En la lastaj jaroj la ampleksa kunlabora partnereco inter la du landoj rapide disvolviĝis kaj la dulandaj rilatoj estis en la plej bona periodo en la historio. Kenjo estas unu el la pilotaj landoj de la produktkapabla kunlaboro kun Ĉinio kaj ludas gvidan kaj modelan rolon dum la duflanka kunlaboro. Li proponis difini la dulandajn rilatojn kiel ampleksan strategian kunlaboran partnerecon. Ĉinio volas klopodi kun Kenjo por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Kenyatta gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. La pintkunveno de la forumo montris al la mondo efektivajn atingojn de la antaŭvidema iniciato de la Zono kaj Vojo kaj liveris al evoluantaj kaj evoluintaj landoj historian platformon por diskuto pri kunlaboro sur la bazo de reciproka profito kaj komuna gajno.

Dum la renkontiĝo kun Uhuru Kenyatta, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas kapti la ŝancon por akordigi disvolvajn strategiojn kun Kenjo, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, striktigi interpopolajn interŝanĝojn kaj aldoni novan movforton al rilatoj inter la du landoj.

La siria radio Sham FM lunde raportis, ke tiutage la internacia alianco, gvidata de Usono, kiu celas batali kontraŭ ekstremisma grupo Islama Ŝtato, aeratakis urbon de la provinco Deir ez-Zor en orienta Sirio, kaj pli ol 40 civiluloj estis mortigitaj.

Laŭ raporto de aliaj mediatoj, lastatempe la internacia alianco faris aeratakojn al la nordorienta parto de Sirio. En la 10a kaj 11a de majo, ĝi respektive aeratakis la provincojn Deir ez-Zor kaj Al-Raqqah, kaj pli ol 20 homoj estis mortigitaj.

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN, diris lunde, ke li kredas, ke la siria registaro deziras fini perforton kaj solvi konflikton tra politika vojo.

De Mistura faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke delegacio de la siria registaro por intertraktado, kiu inkluzivas almenaŭ 18 reprzentantojn, jam atingis Ĝenevon por la nova siria intertraktado de la 16a ĝis la 19a de majo. Li refutis la konjekton, ke la siria registaro utiligas la ĝenevan intertraktadon por ŝirmi sian pli grandskalan militan operacon, dirante, ke la ĝeneva intertraktado estas ne ornamaĵo, sed nemankigebla grava politika procezo paralela kun la astana intertraktado. Li akcentis, ke politika procezo estas la sola vojo al realigo de paco en Sirio.

De Mistura aldonis, ke la nova intertraktado en Ĝenevo fokusiĝos plu al kvar temoj: formi registaron de nacia unuiĝo, amendi konstitucion, denove okazigi ĝeneralan elekton kaj bati terorismon.

La Sekureca Konsilio de UN kaj ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres lunde kondamnis la lastatempajn provpafojn de misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La 15-landa konsilio diris en gazetara deklaro, ke la Sekureca Konsilio forte kondamnas la provpafojn de balistaj misiloj, efektivigitajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la 28a de aprilo kaj la 13a de majo.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio esprimas sian plejan maltrankvilon pri la tre malstabiliga konduto de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj ĝia senkaŝa kaj provoka defio al la Sekureca Konsilio per la provpafoj de balistaj misiloj en malobservo de internaciaj devoj laŭ rezolucioj de la Sekuerca Konsilio. La membroj de la Sekureca Konsilio promesas plene efektivigi ĉiujn rimedojn aplikitajn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko fare de la Sekureca Konsilio kaj forte urĝas ĉiujn aliajn membroŝtatojn fari tion en rapida kaj serioza maniero. Ili ankaŭ konsentas, ke la Sekureca Konsilio strikte monitoros plu la situacion kaj prenos pluajn gravajn rimedojn, inkluzive de sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin