Oficiale komenciĝis 6a pacintertraktado pri Sirio en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2017-05-17 13:54:51     Redaktoro:Shanshan

Marde oficiale komenciĝis la nova pacintertraktado pri Sirio en Ĝenevo. Tiutage, Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN al Sirio, faris nepublikajn interparolojn respektive kun ĉiuj delegacioj. Post la interparoloj, de Mistura ne okazigis gazetaran konferencon nek malkaŝis ian ajn informon.

Same kiel antaŭe, la pacintertraktado iros nerekte, kaj la UN kiel mediacianto interparolos kun ĉiuj partioj de Sirio kaj peros inter ili. Antaŭe de Mistura diris, ke unu el liaj celoj estas antaŭenpuŝi rektan intertraktadon, tamen nun la kondiĉo ankoraŭ ne estas matura.

De Mistura diris ankaŭ, ke ĉi-foje la UN ne okazigos gazetaran konferencon dum la intertraktado nek proponos, ke diversaj partioj renkontiĝu kun raportistoj. La publika opinio montris, ke tio celas krei pli bonan atmosferon por la intertraktado kaj eviti reciprokan akuzon, kiu eble malhelpos la pacintertraktadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin