Trump respondis pri "malkaŝo de sekretoj" al Rusio

(GMT+08:00) 2017-05-17 13:57:52     Redaktoro:Shanshan

Marde usona prezidento Donald Trump sin defendis pri sia diskutos kun Rusio pri batalo kontraŭ terorismo. Li diris, ke li havas absolutan rajton dividi faktojn kun Rusio.

La esprimo de Trump celas respondi la raporton de usona mediato pri la kritiko, ke li malkaŝis sekretojn al Rusio.

Marde matene Trump diris en socia komunikilo Twitter: "Se mi volas dividi kun Rusio faktojn pri batalo kontraŭ terorismo kaj aviada sekureco, kiel prezidento mi havas absolutan rajton fari tion."

Usona mediato raportis, ke en la lasta semajno dum la renkontiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, Trump malkaŝis gravajn sekretojn al li rilate al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Herbert MacMaster, asistanto de usona prezidento pri nacia sekureco, respondis, ke Trump kaj Lavrov diskutis nek pri la fonto de la informo nek pri nepublikigitaj operacoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin