Usona kaj turka ŝtatestroj renkontiĝis por rebonigi rilatojn

(GMT+08:00) 2017-05-17 14:04:02     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump okazigis intertraktadon kun vizitanta turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde en la Blanka Domo. Observantoj opiniis, ke la intertraktado celAS ripari la rilatojn fenditajn pro tio, ke Usono liveris armilojn al la Kurda Laborista Partio.

Trump diris en televida parolado post la intertraktado, ke Usono kaj Turkio estas longtempaj aliancanoj kun tre bonaj rilatoj, kaj nun la du landoj kune reagas al terorismo, la komuna malamiko. Li asertis, ke Usono subtenas batalon kontraŭ terorismaj grupoj, inkluzive de la Islama Ŝtato kaj la Kurda Laborista Partio.

Erdogan diris, ke disvolvado de la turka-usonaj rilatoj estas tre grava por ambaŭ flankoj, kaj li esperas, ke la renkontiĝo aldonos novan paĝon al la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin