Novaĵoj (Majo 17)

(GMT+08:00) 2017-05-17 17:28:12     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio volas helpi plu Birmon en paca progreso; komenciĝis nova intertraktado pri Sirio en Ĝenevo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas doni plu al Birmo necesan helpon en ĝia paca progreso.

Xi faris la rimarkojn dum la renkontiĝo kun birma ŝtatkonsilisto Aung San Suu Kyi, kiu ĉeestis Forumon de la Zono kaj Vojop por Internacia Kunlaboro en Pekino de la 14a ĝis la 15a de majo. Li vokis la du flankojn kune konservi pacon kaj stabilecon ĉe la landlimo kaj rimarkigis, ke la du landoj havas profunde enradikiĝintan amikecon kaj vastajn komunajn interesojn, kaj la du flankoj atingis gravan konsenton pri ĉiuflanka strategia kunlaboro en la nova epoko dum la lastjara vizito de birma prezidento U Htin Kyaw al Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio kaj Birmo devas plialtigi siajn rilatojn en tiu bona tendenco por antaŭenigi la konstruon de gravaj projektoj, ekonomiaj koridoroj, ekonomiaj zonoj kaj infrastrukturo.

Aung San Suu Kyi laŭdis la iniciaton de la Zono kaj Vojo, ke ĝi alportos pacon, reakordiĝon kaj prosperon al la regiono kaj la tuta mondo. Ŝi diris, ke Birmo volas labori kun Ĉinio pri paco kaj stabileco ĉe la landlimo.

Ĉinio marde diris, ke la 14a Kunveno de Altrangaj Oficialuloj pri la Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro okazos ĵaŭde en Guiyang, la ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou.

Laŭ proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj altrangaj diplomatoj el la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĉeestos la kunvenon. Antaŭ tio okazos la 21a Kunveno de la Komuna Laborgrupo pri la Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

Hua diris, ke Ĉinio kaj la sudorient-aziaj landoj diskutos pri efektivigo de la deklaracio, antaŭenpuŝante maran praktikan kunlaboron kaj solvadon de demandoj rilataj al la intertraktado pri la kondutkodo en la Suda Ĉina Maro. Ŝi diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj okazigos la unuan kunvenon de la duflanka konsiliĝa mekanismo pri la demando de la Suda Ĉina Maro en Guiyang en la 19a de majo, kaj la ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj filipina ambasadoro al Ĉinio Jose Sta. Romana ĉeestos la kunvenon por diskuti pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Ŝi aldonis, ke Ĉinio atendas kaj opinias, ke la du landoj firmigos konsenton, fortigos konfidon kaj klarigos miskomprenojn per duflanka intertraktado, konvene traktos malkonsentojn, antaŭenigos maran kunlaboron, kaj kreos kondiĉojn por solvi koncernajn disputojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke Lee Hae-chan, membro de la sud-korea Nacia Asembleo kaj eksa ĉefministro, vizitos Ĉinion de la 18a ĝis la 20a de majo kiel la speciala sendito de sud-korea prezidento Moon Jae-in.

Marde oficiale komenciĝis la nova pacintertraktado pri Sirio en Ĝenevo. Tiutage, Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN al Sirio, faris nepublikajn interparolojn respektive kun ĉiuj delegacioj. Post la interparoloj, de Mistura ne okazigis gazetaran konferencon nek malkaŝis ian ajn informon.

Same kiel antaŭe, la pacintertraktado iros nerekte, kaj UN kiel mediacianto interparolos kun ĉiuj partioj de Sirio kaj peros inter ili. Antaŭe de Mistura diris, ke unu el liaj celoj estas antaŭenpuŝi rektan intertraktadon, tamen nun la kondiĉo ankoraŭ ne estas matura.

De Mistura diris ankaŭ, ke ĉi-foje UN ne okazigos gazetaran konferencon dum la intertraktado nek proponos, ke diversaj partioj renkontiĝu kun raportistoj. La publika opinio montris, ke tio celas krei pli bonan atmosferon por la intertraktado kaj eviti reciprokan akuzon, kiu eble malhelpos la pacintertraktadon.

Elbio Rosselli, ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, diris marde, ke estas sufiĉa ebleco, ke la Sekureca Konsilio enkonduku novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokrata Popola Respubliko en respondo al ĝia misil-pafo.

Li faris la rimarkojn post nepublika kunveno de la 15 membroj de la konsilio pri la demando de la KDPR. La kunveno estis okazigita je du tagoj post la provpafo de balista misilo fare de la KDPR.

Rosselli, la urugvaja ambasadoro al UN, esprimis absolutan oponon kontraŭ la kontinuaj nukleaj provoj kaj misil-pafoj efektivigitaj de la KDPR, aldonante, ke la konsilio klopodos por solvi la minacon.

Rosselli diris, ke estas sufiĉa ebleco, ke la konsilio enkonduku sankciojn responde al la nuna situacio sen fermo de aliaj opcioj per kreiva, subtila kaj paca diplomatio. Li diris, ke la konsilio emfazas la gravecon konservi la pacon kaj stabilecon en la Korea Duoninsulo kaj Nordorient-Azio kaj urĝas la KDPR tuj montri sinceran promeson al sennukleigo. Li ankaŭ vokis ĉiujn membroŝtatojn de UN plenumi siajn devojn laŭ la rezolucioj de la Sekureca Konsilio pri sankcioj kontraŭ la KDPR.

Marde usona prezidento Donald Trump sin defendis pri sia diskuto kun Rusio pri batalo kontraŭ terorismo. Li diris, ke li havas absolutan rajton dividi faktojn kun Rusio.

La esprimo de Trump celas respondi la raporton de usona mediato pri la kritiko, ke li malkaŝis sekretojn al Rusio.

Marde matene Trump diris en socia komunikilo Twitter: "Se mi volas dividi kun Rusio faktojn pri batalo kontraŭ terorismo kaj aviada sekureco, kiel prezidento mi havas absolutan rajton fari tion."

Usona mediato raportis, ke en la lasta semajno dum la renkontiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, Trump malkaŝis gravajn sekretojn al li rilate al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Herbert MacMaster, asistanto de usona prezidento pri nacia sekureco, respondis, ke Trump kaj Lavrov diskutis nek pri la fonto de la informo nek pri nepublikigitaj operacoj.

Usona prezidento Donald Trump okazigis intertraktadon kun vizitanta turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde en la Blanka Domo. Observantoj opiniis, ke la intertraktado celas ripari la rilatojn fenditajn pro tio, ke Usono liveris armilojn al la Kurda Laborista Partio.

Trump diris en televida parolado post la intertraktado, ke Usono kaj Turkio estas longtempaj aliancanoj kun tre bonaj rilatoj, kaj nun la du landoj kune reagas al terorismo, la komuna malamiko. Li asertis, ke Usono subtenas batalon kontraŭ terorismaj grupoj, inkluzive de la Islama Ŝtato kaj la Kurda Laborista Partio.

Erdogan diris, ke disvolvado de la turka-usonaj rilatoj estas tre grava por ambaŭ flankoj, kaj li esperas, ke la renkontiĝo aldonos novan paĝon al la duflankaj rilatoj.

La sud-korea prezidentejo Blua Domo konfirmis, ke en la fino de junio en Vaŝingtono okazos intertraktado inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj usona prezidento Donald Trump.

Gazetara sekretario de la Blua Domo Yoon Young-chan diris, ke tiutage Chung Eui-yong, grupestro de la Blua Domo pri diplomatio kaj sekureco, renkontiĝis kun Matt Pottinger, altnivela direktoro pri Azio en la Nacia Sekureca Konsilio de la Blanka Domo. Ili atingis komunan konsenton pri la dato de la intertraktado, kaj la du flankoj diskutos plu pri la horaro kaj temoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin