Li Keqiang renkontiĝis kun argentina prezidento Mauricio Macri

(GMT+08:00) 2017-05-18 14:39:18     Redaktoro:Shanshan

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta argentina prezidento Mauricio Macri.

Li emfazis, ke Ĉinio subtenas ekomian integriĝon de Latin-Ameriko, volas klopodi kun Argentino kaj aliaj latin-amerikaj landoj por senĉese progresigi la duflankajn rilatojn kaj kontribui al paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Macri diris, ke disvolvado de ampleksa strategia partnereco kun Ĉinio estas tre grava por Argentino. La argentina flanko bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon en la lando kaj volas antaŭenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la Suda Komuna Merkato kaj Ĉinio en diversaj formoj kaj akceli disvolviĝon de la rilatoj inter Latin-Ameriko kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin