Venezuelo rifuzas usonan intencon meti enlandan krizon en Sekurecan Konsilion de UN

(GMT+08:00) 2017-05-18 15:00:53     Redaktoro:Yu

Venezuela diplomato diris merkrede, ke Venezuelo rifuzis la intencon de Usono meti ĝian politikan krizon en la tagordon de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Venezuela ambasadoro al la UN Rafael Ramírez diris tion al reportistoj post nepublika kunveno okazigita de la Sekureca Konsilio pri la venezuela krizo. Li diris, "Ni estas ekster la tagordo de la Sekureca Konsilio, ĉar ni neniam estos minaco al paco kaj sekureco sur internacia aŭ regiona nivelo."

Konfliktoj okazis inter dekstraj kontraŭregistaraj manifestaciantoj kaj registaraj subtenantoj en Venezuelo ekde aprilo, kaj almenaŭ 43 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 600 aliaj vunditaj.

Ramírez nomis la krizon hejma afero, dirante, ke ili estas respondecaj por sia popolo kaj solvos siajn problemojn ene de la jura kadro.

La 15-membra konsilio okazigis la neformalan kunvenon laŭ la peto de usona ambasadoro al la UN Nikki Haley, kiu opinias, ke la Sekureca Konsilio devas observi la situacion en Venezuelo, kiu estas proksima al humaneca krizo.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro postulis novan konstitucion por venki la politikan krizon de la lando. La registaro estas en la procezo de formado de konstitucia asembleo por redakti la dokumenton. Tamen, la opozicia koalicio, kiu petas la registaron fruigi elektojn, rifuzis tion por prokrasto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin