Francio deklaris novan registaron kun duono da virinoj el novaj ministroj

(GMT+08:00) 2017-05-18 15:01:59     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la oficejo de franca prezidento Alexis Kohler merkrede anoncis la novan registaron estratan de konservativa parlamentano Édouard Philippe, kiu estis nomumita kiel ĉefministro fare de prezidento Emmanuel Macron lunde.

En la konsisto de sia unua kabineto, la nova ŝtatestro miksis nebone konatajn figurojn kun aliaj el la politikaj ĉeffluoj, finante la kelkdek-jaran dekstra-maldekstran dividon.

Socialisma veterano Gerard Collomb, urbestro de Liono, estis nomumita kiel ministro pri internaj aferoj, kaj centrula politikisto François Bayrou estis nomumita kiel ministro pri justico. La du viroj estis subtenantoj de Macron dum elektkampanjo.

El la eksiĝinta socialisma registaro, Jean-Yves le Drian, eksa ministro pri defendo kaj proksima aliancano de eksa prezidento François Hollande, fariĝis la sola postvivanto. Li gvidos eŭropajn kaj eksterlandajn aferojn.

El la dekstra alo, Bruno Le Maire, por-eŭropa politikisto, estis elektita kiel ministro pri ekonomio. Nicolas Hulot, veterana ekologia aktivulo, estis nomumita kiel ekologia ministro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin