EU kaj Usono ripetis pli fortan kunlaboron en aviada sekureco

(GMT+08:00) 2017-05-18 15:04:13     Redaktoro:Yu

Oficialuloj el la Eŭropa Komisiono kaj usona delegacio estrata de vicministro pri hejmlanda sekureco okazigis intertraktadon merkrede en Bruselo. La du flankoj reasertis la promeson pri strikta kunlaboro en aviada sekureco.

Komuna deklaro publikigita de la Eŭropa Komisiono kaj la usona Departemento de Hejmlanda Sekureco diris, ke en la kunveno, la du flankoj diskutis pri gravaj minacoj al aviada sekureco kaj kontraŭrimedoj kaj interŝanĝis opiniojn pri nunaj normoj de aviada sekureco kaj pli severa sekureckontrolo de grandaj elektronikaj aparatoj en ekspedotaj pakaĵoj. Komisionano de la Eŭropa Unio pri enmigrintoj kaj internaj aferoj Avramopoulos kaj komisionano pri transporto Violeta Bulc ĉeestis la intertraktadon.

La deklaro diris, ke la du flankoj kunvenos en Vaŝingtono en la venonta semajno por diskuti pri la temo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin