Fokusoj de la Semajno (Maj. 19)

(GMT+08:00) 2017-05-18 16:55:09     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Gvidantoj el 30 landoj kaj ŝlosilaj internaciaj organizoj atingis ampleksan konsenton pri kunlaboro de la Zono kaj Vojo, kiam ili finis pintkunvenon lunde en Pekino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la gvidantoj konsentis, ke ili akcelos internacian kunlaboron pri disvolvado de la Zono kaj Vojo kaj kune pritraktos defiojn alfrontatajn de la tutmonda ekonomio.

Xi lunde prezidis la Rondtablan Kunvenon de Gvidantoj en Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Dum parolado en ferma ceremonio, Xi diris, ke la gvidantoj apogas striktan kunordigon de ekonomia politiko kaj pli fortan sinergion de siaj disvolvaj strategioj en klopodo por realigo de kunordigita kaj interligita disvolvado. Li diris, ke ili esperas turni interkonsenton en agon kaj atingi novajn rezultojn en praktika kunlaboro.

Xi aldonis, ke ili kredas, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo prezentas malferman kaj inkluzivan platformon de disvolvado, kaj ĉiuj landoj povas partopreni en ĝi, kontribui por ĝi kaj profiti de ĝi kiel egaluloj.

La ĉina prezidanto anoncis, ke Ĉinio okazigos la 2an Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en 2019.

La Ministerio de Komerco diris marde, ke Ĉinio subskribis kun 14 internaciaj organizoj interkonsentojn de kunlaboro pri helpaj programoj proponitaj en la ĵus finita Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaborado.

Yu Jianhua, vicministro pri komerco, lunde renkontiĝis kun la estroj de internaciaj organizoj, inkluzive de la Disvolva Programo de la UN, la Infana Fonduso de la UN kaj la Loĝantara Fonduso de la UN kaj subskribis kun ili interkonsentojn en la nomo de la ĉina registaro.

Ĉinio anoncis en la forumo, ke ĝi liveros monhelpon kun la valoro de 60 miliardoj da juanoj (8,7 miliardoj da usonaj dolaroj) al evoluantaj landoj kaj internaciaj organizoj partoprenantaj en la iniciato de la Zono kaj Vojo en la venontaj tri jaroj por plibonigi la bonfarton de popoloj.

Ĉinio ankaŭ liveros urĝan helpon de nutraĵoj kun la valoro de 2 miliardoj da juanoj al evoluantaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj faros kroman kontribuon de miliardo da usonaj dolaroj al la Helpa Fonduso por Suda-suda kunlaboro.

Yu emfazis, ke kunlaboro kun internaciaj organizoj por helpo al aliaj evoluantaj landoj estas prioritato de la ĉina eksterlanda helpo kaj parto de ĝiaj klopodoj por suda-suda kunlaboro.

Elbio Rosselli, ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN, diris marde, ke estas sufiĉa ebleco, ke la Sekureca Konsilio enkonduku novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokrata Popola Respubliko en respondo al ĝia misil-pafo.

Li faris la rimarkojn post nepublika kunveno de la 15 membroj de la konsilio pri la demando de la KDPR. La kunveno estis okazigita je du tagoj post la provpafo de balista misilo fare de la KDPR.

Rosselli, la urugvaja ambasadoro al la UN, esprimis absolutan oponon kontraŭ la kontinuaj nukleaj provoj kaj misil-pafoj efektivigitaj de la KDPR, aldonante, ke la konsilio klopodos por solvi la minacon.

Rosselli diris, ke estas sufiĉa ebleco, ke la konsilio enkonduku sankciojn responde al la nuna situacio sen fermo de aliaj opcioj per kreiva, subtila kaj paca diplomatio. Li diris, ke la konsilio emfazas la gravecon konservi la pacon kaj stabilecon en la Korea Duoninsulo kaj Nordorient-Azio kaj urĝas la KDPR tuj montri sinceran promeson al sennukleigo. Li ankaŭ vokis ĉiujn membroŝtatojn de la UN plenumi siajn devojn laŭ la rezolucioj de la Sekureca Konsilio pri sankcioj kontraŭ la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin