Trumpo: Usono volas realigi pacon kun KDPR per kontaktoj

(GMT+08:00) 2017-05-18 18:37:46     Redaktoro:Yu

Sud-koreaj amaskomunikiloj ĵaŭde raportis, ke usona prezidento Donald Trump diris merkrede dum renkontiĝo kun Hong Seo-hyun, speciala sendito de sud-korea prezidento, ke la usona flanko volas realigi pacon kun la Korea Demokratia Popola Respubliko per kontaktoj sub maturaj kondiĉoj.

Kiel speciala sendito de sud-korea prezidento, Hong atingis Vaŝingtonon merkrede. Li diris al raportistoj, ke li interparolis kun Trump 15 minutojn, kaj la lasta opiniis, ke Usono estas en la periodo de premado kaj sankcioj kontraŭ la KDPR, tamen li volas realigi pacon kun la KDPR per kontaktoj sub taŭgaj kondiĉoj.

Hong transdonis al Trump leteron de sud-korea prezidento Moon Jae-in. Antaŭ tio Usono kaj Sud-Koreio konfirmis, ke la du ŝtatestroj renkontiĝos en Vaŝingtono en la fino de junio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin