Ĉinio urĝas Sud-Koreion forigi obstaklojn al duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2017-05-18 22:19:26     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde urĝis Sud-Koreion forigi obstaklojn al la disvolvado de duflankaj rilatoj dum sia renkontiĝo kun vizitanta speciala sendito de sud-korea prezidento.

Wang diris al la speciala sendito, ke Sud-Koreio devas revenigi duflankajn rilatojn al la vojo de sana disvolviĝo. Li akcentis, ke Ĉinio volas vidi la revenon al normalaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du flankoj.

Lee Hae-chan, membro de la sud-korea Nacia Asembleo kaj eksa ĉefministro, vizitas Ĉinion de ĵaŭdo al sabato kiel la speciala sendito de prezidento Moon Jae-in.

Wang eksplikis la starpunkton de Ĉinio pri la lokado de la usona kontraŭmisila sistemo Terminala Alt-Altituda Regiona Defendo kaj urĝis Sud-Koreion ĝuste trakti la gravan kaj racian zorgon de Ĉinio.

Lee diris, ke Sud-Koreio agnoskas, ke la lokado de la kontraŭmisila sistemo difektis reciprokan konfidon kaj interŝanĝojn inter Sud-Koreio kaj Ĉinio, kaj ĝi plene komprenas la racian zorgon de Ĉinio pri la demando. Li aldonis, ke lia lando sincere volas serĉi solvon al la demando.

Pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, Wang diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj flankoj per pli efikaj rimedoj, insistas solvi la demandon per dialogo kaj klopodas defendi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin